2020-10-30

Haloveno en Vikipedio

Haloveno (angle: Halloween [haloŭin]) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angla, All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.

En UsonoKanadoBritio kaj Irlando junuloj kutime festas Halovenon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi sur la pordo, kaj kiam la plenkreskulo ĝin malfermas, ili ekkrias "trick or treat!".


Tiu anglalingva esprimo estas tradukebla laŭ diversaj manieroj, "trick" povas esti "artifiko", "trompo", "kaptilo", "ŝerco", "sorĉo", kaj "treat" povas esti "regalaĵo", "manĝeto", "dolĉaĵo" aŭ "sukeraĵo". La demando temas pri ĉu la najbaro preferus doni dolĉaĵojn al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus riski ricevi malbonan okazaĵon. Esperante, oni kutime diras "Ruzon aŭ dolĉaĵon/regalon?"


Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel enmemorigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ ĵetas necesejan paperon en la arbojn aŭ sur la tegmenton.


Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj de Kanado kaj Usono, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Haloveno estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj, ekzemple, fantomojvampirojsorĉistinoj aŭ la monstro de Frankenŝtejno, sed en Kanado kaj Usono ili vestiĝas ankaŭ kiel iliaj plej ŝatataj bildstriaj personaĵoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti feston aŭ balon.


En Usono kaj Kanado, ili vestiĝas kiel homoj de antaŭaj epokoj aŭ de apartaj profesioj aŭ, ankaŭ populare, kiel politikistoj aŭ figuroj ofte vidataj per la televidilo.

Krome oni malplenigas kaj ĉizas grandajn oranĝajn kukurbojn (pli specife legomkukurbojnpeponetojn aŭ potironojn) por enmeti kandelon, farante vizaĝhavan lanternon (Jack-o'-lantern angle), kiu estas la plej konata Halovena simbolo. Oni metas tiujn kukurblanternojn antaŭ la domo por inviti la kostumitajn infanojn kiuj petas frandaĵojn, aŭ ornamas la domajn internojn dum la Halovenaj tagoj.


Ankaŭ kiel ornamaĵoj abundas sorĉistinoj, nigraj katojfantomojskeletojaraneaĵojvespertojtomboŝtonojdiablojsorĉitaj domojkoboldojbirdotimigilojhomlupojstrigoj kaj aliak noktaj kaj mortotemaj estaĵoj. La tradiciaj koloroj de Haloveno estas nigra kaj oranĝa.


De kelkaj jaroj tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis, sub influo inter alie de kristanajeklezioj.


Deveno

Haloveno estas moderna ido de Saveno, (Samhain), tago de la novjaro kaj samtempe sankta tago de mortintoj en tradicioj de la keltoj. Tia kuniĝo de la fino de jaro kaj perioda reveno de la mortintoj al la vivantoj renkontiĝas en multaj kulturoj, kiel montris la skota homologiisto James Frazer en sia fama kaj ampleksa trivoluma libro La Ora Branĉaĵo. Tiu Saveno ankoraŭ estas unu el la plej gravaj solenoj de modernaj novpaganoj, aparte vikanoj. Vidu Novpagana festo.


https://eo.wikipedia.org/wiki/Halloween

Halovena Antaŭtago

Estas la Halovena Antaŭtago!  (Riĉmonda loka tempo)

Street View: Marla, SA, Australia

Street View:  Marla, SA, Australia