2020-10-31
2020-10-30
Haloveno en Vikipedio
Haloveno (angle: Halloween [haloŭin]) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angla, All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.
En Usono, Kanado, Britio kaj Irlando junuloj kutime festas Halovenon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi sur la pordo, kaj kiam la plenkreskulo ĝin malfermas, ili ekkrias "trick or treat!".
Tiu anglalingva esprimo estas tradukebla laŭ diversaj manieroj, "trick" povas esti "artifiko", "trompo", "kaptilo", "ŝerco", "sorĉo", kaj "treat" povas esti "regalaĵo", "manĝeto", "dolĉaĵo" aŭ "sukeraĵo". La demando temas pri ĉu la najbaro preferus doni dolĉaĵojn al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus riski ricevi malbonan okazaĵon. Esperante, oni kutime diras "Ruzon aŭ dolĉaĵon/regalon?"
Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel enmemorigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ ĵetas necesejan paperon en la arbojn aŭ sur la tegmenton.
Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj de Kanado kaj Usono, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Haloveno estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj, ekzemple, fantomoj, vampiroj, sorĉistinoj aŭ la monstro de Frankenŝtejno, sed en Kanado kaj Usono ili vestiĝas ankaŭ kiel iliaj plej ŝatataj bildstriaj personaĵoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti feston aŭ balon.
En Usono kaj Kanado, ili vestiĝas kiel homoj de antaŭaj epokoj aŭ de apartaj profesioj aŭ, ankaŭ populare, kiel politikistoj aŭ figuroj ofte vidataj per la televidilo.
Krome oni malplenigas kaj ĉizas grandajn oranĝajn kukurbojn (pli specife legomkukurbojn, peponetojn aŭ potironojn) por enmeti kandelon, farante vizaĝhavan lanternon (Jack-o'-lantern angle), kiu estas la plej konata Halovena simbolo. Oni metas tiujn kukurblanternojn antaŭ la domo por inviti la kostumitajn infanojn kiuj petas frandaĵojn, aŭ ornamas la domajn internojn dum la Halovenaj tagoj.
Ankaŭ kiel ornamaĵoj abundas sorĉistinoj, nigraj katoj, fantomoj, skeletoj, araneaĵoj, vespertoj, tomboŝtonoj, diabloj, sorĉitaj domoj, koboldoj, birdotimigiloj, homlupoj, strigoj kaj aliak noktaj kaj mortotemaj estaĵoj. La tradiciaj koloroj de Haloveno estas nigra kaj oranĝa.
De kelkaj jaroj tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis, sub influo inter alie de kristanajeklezioj.
Deveno
Haloveno estas moderna ido de Saveno, (Samhain), tago de la novjaro kaj samtempe sankta tago de mortintoj en tradicioj de la keltoj. Tia kuniĝo de la fino de jaro kaj perioda reveno de la mortintoj al la vivantoj renkontiĝas en multaj kulturoj, kiel montris la skota homologiisto James Frazer en sia fama kaj ampleksa trivoluma libro La Ora Branĉaĵo. Tiu Saveno ankoraŭ estas unu el la plej gravaj solenoj de modernaj novpaganoj, aparte vikanoj. Vidu Novpagana festo.
Hunchback of Notre-Dame
There is like a Hunchback of Notre-Dame at Forum T. Somebody is always crying.
Saveno el Vikipedio
Saveno (angle Samhain) estas kelta novjara festo kiu komenciĝas je la vespero de la 31-a de oktobro. Oni festis la transiron de la somera periodo al la komenco de la vintro. Dum tiu nokto laŭ la druidoj la mondo de la spiritoj kaj de la materiaĵoj estas plej proksimaj unu al la aliaj, tiel ke eĉ transiro de unu al la alia facile eblas.
La nomo Samhain (prononco: /sˠaunʲ/) estas irlanda vorto por la monato novembro. Ĝi povus signifi "fino de la somero". Enmigrintoj kunportis la vorton ankaŭ al Skotlando; en la skotgaela lingvo novembro nomiĝas Samhuinn.
Saveno festata de Vikanoj
Saveno (ankaŭ nomata Saŭeno) estas la Vika novjarfesto, kaj festo de la Mortintoj. Kiel la plej grava festivalo de la kvar Pligrandaj festoj, ĝi estas malulo de Belteno, kaj do festo de tuta mallumo.
Ĝi estas festo kiu omaĝas al, kaj ebligas onin diri malsaluton al konatoj kiuj forpasis- speciale se okazis dum la pasinta jaro. Oni eĉ omaĝas al forpasintaj dorlotbestoj. Saveno estas ankaŭ festo kiu temas pri pensado pri la pasinta jaro, pri plani por la venonta, kaj por forigi malforton.
Dum kelkaj festoj, oni bonvenigas la spiritojn de la forpasintoj por kunfesti. Laŭ Vikanoj, la vualo inter la Spiritmondo kaj la Homa Mondo estas la plej maldika dum ĉi tiu festo.
Saveno laŭ Vika Mitologio
La Diino komencas sian mallumumon dum ŝi funebras sian filon kaj edzon. La Malluma Dio ekregas, ĉar forfalis la Lumdio de Somero.
Gami Suŝi por la Haloveno
Kradrostita Salmo GAMA kun bovlo da rizo. Teo.
"Estas nur la Stelfestivalo."
(restoracio)
Kantonaj Konsonantaj Silabfinaĵoj
2020-10-28
La tagaloga
La mandarena kaj la kantona
La mandarena paroliĝas de ĉirkaŭ miliardo da homoj, sed la kantona paroliĝas de pli ol 60 milionoj da homoj. La mandarena estas multe pli vasta.
2020-10-27
Autumn and Winter
At 7-11, Michael the Dane-French tells me, "I hate fall and winter! I should move to Tahiti!" Myself, I cherish the greyish skies. I cherish the sentiment of solitude, of isolation.
2020-10-26
Street View: Australian Butterfly Sanctuary, Kuranda, QLD, Australia
Street View: Australian Butterfly Sanctuary, Kuranda, QLD, Australia